Nepagita servisteco

Nepagita servisteco subskribita per X de Henry Meyer en 1738

Nepagita servisteco, nepagita laborokontraktoligita sklaveco estis formo de kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj, establita ĉefe en la komencaj jaroj de la amerikaj kolonioj kaj aliloke. Ĝi foje estis utiligita kiel maniero por malriĉa junularo en Britio kaj en la germanaj ŝtatoj por ricevi trairejon al la amerikaj kolonioj. Ili laborus por fiksa tempo, poste estus liberaj labori pri sia propra konto. La dunganto aĉetis la kontrakton de la ŝipkapitano laŭ kiuj ili alportis la junulojn; certe tion la dunganto faris ĉar li bezonis laboron. Kelkaj funkciis kiel farmistoj aŭ helpantoj por farmedzinoj, kelkaj estis lernantigitaj ĉe metiistoj. Ambaŭ flankoj estis laŭleĝe devontigitaj plenumi la kondiĉojn, kiuj estis devigitaj fare de lokaj amerikaj tribunaloj. Rifuĝintoj eventuale estis elserĉitaj kaj revenigitaj. Ĉirkaŭ la duono de la blankaj enmigrintoj al la amerikaj kolonioj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis kontraktoligita.

Tamen, kontraktoligitaj servistoj estis ekspluatitaj kiel malmultekosta laborforto kaj povus esti grave mistraktitaj. Ekzemple, la franca pirato de la 17a jarcento nome Aleksander Ekskemelin raportis malbon-nutradon kaj mortigajn batadojn fare de la majstroj de la servistoj kaj ĝenerale pli severan traktadon kaj laboron ol tiu de iliaj sklavoj sur la insulo Hispaniolo.[1] La kialo estis ke laborigi la servistojn troe evitis, ke la sklavoj kiuj estis tenitaj de la mastroj kiel eterna posedaĵo kontraste al la provizoraj servoj de servistoj, estu elĉerpitaj.

  1. Alexandre Olivier Ecquemelin, The History of Buccaneers in America (1853 edition), p. 46.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search